Rafael Correa: Alianza País estus gajninta la absolutan plimulton en la elektoj de la leĝofara sistemo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-21 06:50:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Quito, 21 feb (RHK) La prezidento de Ekvadoro, Rafael Correa, asertis pere de sia konto ĉe Twitter, ke la partio Alianza País estus gajninta la absolutan plimulton en la elektoj de la leĝofara sistemo, kiam certigis 75 el la 137 seĝoj en la nacia asembleo de Ekvadoro.

Kun 63,75 elcento de la kalkulitaj aktoj, Alianza País kaj Patria Altiba I Soberana, gvidas kun 38,50 elcento de la vocoj. Dualoke estas la opozicia alianco Creo-Sumo kun 21,65 voĉoj, kaj trialoke la partio sociala kristana kun 13,37 elcento.

La parta kalkulo de la provincaj asembleistoj avancas kun diversaj elcentoj de la enkalkulitaj rezultoj, sed AP gvidas 16 el la 24 provincojn kaj la eksterlandajn distriktojn.

Tiu nombro de asembleistoj certigus al AP plimulton absolutan en la leĝofara povo. La asembleo estas formita de 15 asembleistoj naciaj, 116 provincaj kaj 6 eksterlande.

La dimanĉaj elektoj inkluzivis la prezidentan elekton, la elekton de la nacia asembleo kaj popolan konsultiĝon pri la fiskaj paradizoj.

Correa ankaŭ sin esprimis pri la prezidentaj elektoj kaj asertis ke la diferenco inter la duopo Lenín Moreno kaj Jorge Glas kaj la dua loko estus “proksimume unu miliono da voĉoj.”

La nacia elekta konsilantaro anoncis ke la rezultoj estos oficiale transdonitaj la venontan ĵaŭdon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up