Raúl Castro kaj Rafael Correa dialogos ĉi-vendrede en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-05 07:53:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 5 maj (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, akceptos ĉi-vendrede sian homologon ekvadoran, Rafael Correa kaj ambaŭ efektivigos oficialan dialogon en la kunteksto de la vizito al Kubo.

Correa, prezidento de Ekvadoro ekde 2007, estos investita per la ordeno José Martí, la plej alta distingo kiun donas la Ŝtata Konsilantaro de Kubo al  eksterlandaj personecoj pro ties kontribuo al la paco. Ĝin oni kreis en 1972.

La ekvadora ŝtatestro, ankaŭ omaĝos la nacian heroon José Martí  en  ties Memorialo situanta ĉe la Placo de la Revolucio; lin oni ankaŭ distingos per la titolo Honordoktoro de la Havana Universitato.

Correa ankaŭ vizitis la teknikan universitaton José Antonio Echeverría en Havano kaj dialogis kun la studentaro; li komencis sian viziton tra la orienta provinco Santiago de Kubo kaj tie omaĝis la nacian heroon José Martí kaj la historian revolucian gvidanton Fidel Castro en la tombejo de Santa Ifigenia.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up