Komitato de sekureco usona aprobas leĝoprojekton por konstrui la muron ĉe la landlimo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-05 12:24:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 5 okt (RHK) La Komitato de sekureco de la reprezenta ĉambro de Usono aprobis projekton de leĝo pri landlima sekureco kiu inkluzivas 10 000 milionojn da dolaroj por konstrui landliman muregon ĉe Meksiko.

Nomata Lego de Landlima Sekureco, la projekto proponita de la prezidanto de tiu komitato, Michael McCaul, estis subtenita de dividita voĉdonado je 18 poraj voĉoj flanke de la respublikanoj, kaj 12 malporaj voĉoj, de la demokratoj, raportis la televida ĉeno Telesur.

La projekto de leĝo inkluzivas ankaŭ 5 000 milionojn da dolaroj por plibonigi la enirhavenojn, interalie.

Tiu ĉi leĝoprojekto  devos esti debatita en la Pleno de la Malalta Ĉambro, kaj ĝi subtenas la proponon de la kampanjo de la nuna prezidento Donald Trump, kiu insistas pri la bezono konstrui muregon ĉe la landlimo kun Meksiko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up