Ratifas Sirio sian opozicion al uzo de kemiaj armiloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-22 06:37:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Vicministro pri eksteraj rilatoj, Faisal Mekdad

Damasco, 22 okt (RHK) La vicministro pri eksteraj rilatoj de Sirio, Faisal Mekdad, esprimis en damasko ke tiu ĉi lando opozicias al la uso de kemiaj armiloj kaj ratifis sian aniĝon al la Internacia Konvencio pri tiu ĉi temo.

Li konfirmis ke sia lando ne uzis nek uzos kemiajn armilojn kaj estas devontigita kun la paco kaj sekureco internaciaj, spite al ĉiuj minacoj de la teroristaj organizaĵoj kaj ties adeptoj kaj  subtenantoj, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

Li denuncis la ĵusan uzon de blanka fosforo flanke de la militistoj de Usono en Deir Ezzor kaj komentis ke tiu ĉi estas pli pruvo ke la nuna administracio usona kaj ties antaŭuloj ne hezitas pri uzo de kiu ajn armilo laŭ konvenas al siaj interesoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up