Castillo ratifas sian regadplanon por dua elekta balotado en Peruo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-21 11:02:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Evo Morales kaj Pedro Castillo

Lima, apr 21 (RHK) Laŭ raporto de la televida ĉeno Telesur, estas sciite ke Pedro Castillo komentis ĉe lokaj amasmedioj ke “multaj personoj transdonas vidpunktojn, kio gravas kaj bonvenas. Estas grandaj zorgoj de diversaj sektoroj. Mi dankas al diversaj sindikatoj, kolektivoj, vivaj organizoj de la lando”.

Aldone al tio, per video disvastigita ĉi-lunde per Tvitero, Castillo certigis ke en tiu ĉi dua elekta rondo li faros kampanjon kun diversaj proponoj konkretaj, necesaj por la lando kaj ne baziĝos sur atakoj aŭ fibatoj. 

Li asertis r saman lojalecon al la popolo en la dua elekta rondo kaj aldonis ke “en la nuna politika scenejo oni devas starigi grandajn proponojn cele al personoj kun pli da bezonoj en la tuta teritorio nacia”.

Depost montriĝi pasintdimanĉe la plimulta subteno de la loĝantaro al la andina instruisto fronte al lia rivalo Keiko Fujimori, laŭ enketo privata de Ipsos, -Castillo 42% kaj Fujimori , liberalaj amasmedioj ekigis opinikampanjon kontraŭ li.

Spite al tio, Castillo konfirmis sian decidon plu teni vizion de justa distribuo da riĉaĵoj de la lando. Pro tio, li ricevis subtenon de grupoj de socia kaj primedia aktivismo, samkiel de personecoj kiel la eksa ŝtatestro bolivia Evo Morales, kiu esprimis ke lia registara programo “estas simila al nia: demokratia kaj kultura revolucio paca”. 

La primedia koalicio Frente Amplio esprimis sian pretecon dialogi kun Castillo por sumi fortojn por la dua elekta rondo la 6-an de junio.

En la komuniko, la organizo Frente Amplio konsideras ke la rezultoj de la elektoj en la unua rondo evidentigis la malkontenton de la popolaj plimultoj forbatitaj dum jardekoj flanke de la politikoj de novliberala ŝtato, la ĉefaj viktimoj de la pandemio.

Aliaj similaj kontaktoj estiĝis flanke de peruaj partioj, kiuj restis for de la prezidenta konkurado, kiel la bloko maldekstra Juntos por Perú (JP) kaj ties kandidatino Verónika Mendoza, samkiel la partio Democracia Directa kaj ties gvidanto, Andrés Alcántara.


fonto: Telesur


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up