Ratifas Kubo kaj Venezuelo sian solidaran kunlaboron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-18 09:56:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 18 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ratifis la firman solidarecon de Kubo al la bolivara kaj ĉavista popolo, dum akcepto al la ekzekutiva vicprezidantino de la Venezuelo, Delcy Rodríguez, kiu gvidas delegitaron de tiu lando al la kariba insulo.

Ambaŭ gvidantoj renkontiĝis en amikeca kunsido, kie ili ratifas la bonegan staton de la reciprokaj rilatoj kaj dialogis pri temoj de intereso, landaj kaj internaciaj.

Siaflanke, Delcy Rodríguez kondamnis la ĵusan decidon de la Blanka Domo inkluzivi Kubon en unuflankan liston de landoj subtenantaj terorismon, kaj ankaŭ rifuzis la fortigon de la sieĝo kontraŭ la kariba insulo.

Ambaŭ landoj decidis la starigon de dulanda observatorio por alfronti la unuflankajn, punajn kaj malleĝajn regulojn de Usono kaj aliaj landoj, kaj parolis pri la bonefikoj de la Leĝo Kontraŭblokado por la nacia evoluo kaj garantio de la homaj rajtoj, aprobita en Karakso pasintoktobre.

Ŝi aldonis ke Kubo batalis dum jardekoj kontraŭ tiu sieĝo krima, sen helpo aŭ respekto al la internacia juro, kaj Venezuelo travivas la saman sekvon de tiu politiko: “Ni povas aserti ke temas pri ekonomia milito: ĝi celas sufoki niajn landojn per ĉiuj vojoj kaj malebligi ajnan enspezon de valutoj”, ŝi aldonis.

Dum la kunsido oni ankaŭ informis pri tio ke ambaŭ landoj avancas en la kreado de Vakcin-Banko de la Bolivara Alianco por la popoloj de Nia Ameriko-Komerca Traktato de la popoloj (ALBA-TCP), kiel antaŭsciigis la prezidento Nicolás Maduro. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up