Kontribuo de Kubo al la forumo de la civila socio en Bruselo estas bremsigita, denuncas juristo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-13 08:28:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pérez klarigis la volon de la reprezentantoj de la insulo partopreni malferman dialogon. Foto: Arkivo Cubadebate

Havano, jul 13 (RHK) La kuba juristo Yuri Pérez avertis ĉi-merkredon, en Bruselo, pri neregulaĵoj, kiuj ĉesigas la kontribuon de la civila socio de la insulo al forumo organizita en la ĉefurbo de Belgio kiel antaŭparto de la pintkunveno  Eŭropa Unio (EU)-Celac.

En la kunteksto de la Pintkunveno de EU kaj la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) (17-a kaj 18-a de julio), ĉi-ĵaŭde kaj vendrede efektiviĝos la kunveno nomata "junularo, civila socio kaj lokaj aŭtoritatoj", al kiu ĝiaj administrantoj invitis tri delegitojn el Kubo.

"Ni estis invititaj lastmomente, sen scii ĝis hieraŭ la programon de la forumo kaj ĝiaj paneloj, kaj kiam ni petis la eblecon kontribui al ĝi kiel prelegantoj aŭ ekspoziciantoj, oni rifuzis al ni, asertante ke la listoj jam estas fermitaj," Pérez diris al la infomragentejo Prensa Latina.

Laŭ la prezidanto de la Kuba Societo de Konstitucia Juro, la decido forlasi la reprezentantojn de la civila socio el la plej granda insulo de Antiloj nur kiel partoprenantoj, lokas ilin en malavantaĝo.

"Kiam ni analizis la programon de la renkontiĝo, ni konstatis, ke ĝi havas certajn spacojn kaj temajn aksojn, inkluzive de sekso, civitanrajtoj, homaj rajtoj kaj demokratio, en kiuj kubanoj povus kontribui", li klarigis.

Pérez klarigis la volon de la reprezentantoj de la insulo ĉe la evento okazigita ĉe la Maison de la Poste, esti parto de malferma dialogo, dividi la malkoloniigan vizion kun latin-amerikaj kaj karibaj delegitoj, kaj debati du-regionajn defiojn.

"Bedaŭrinde, ni ne estis rajtigitaj ĉi tiun kontribuon kaj tial, ni partoprenos de la publiko en formato kiu metas nin en malavantaĝo", insistis la ofica profesoro de la Universitato de Havano.

Li konstatis, ke la kubaj organizaĵoj, de kiuj li estas membro, estas tre sentemaj al konstitucieco, laŭleĝeco, protekto de rajtoj, jura sistemo kaj la konstituciaj ŝanĝoj de la lastaj jaroj en la kariba lando.

Ĉi-rilate, li memorigis demokratiajn procezojn kiel la aprobon en 2019 de nova Konstitucio de la Respubliko kaj de nova Familia Kodo, pasintjare.

Voĉoj de la kuba civila socio jam denuncis la metodojn uzatajn por organizi la forumon kiu komenciĝos morgaŭ, precipe la mankon de duregiona konsento por difini la delegitojn, la formaton kaj la diskuttemojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up