Centoj da meksikanoj protestas fronte al la usona ambasadejo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-06 08:32:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Protesto fronte al la usona ambasadejo

Meksikurbo, 6 aŭg (RHK) Centoj da meksikanoj koncentriĝis fronte al la usona ambasadejo por denunci kaj komdamni la teroristan agreson de blankula superem-rasisto, kiu mortigis 22 personojn kaj vundis aliajn 24  en El Paso, Texas.

Membroj de movadoj favore de la elmigrantoj esprimis fronte al la ambasadejo  kaj denuncis ke tiu masakro estis krimo de malamo kaj ksenofobio de fanatikulo inspirita en diskriminacia parolado de Donald Trump.

Estis terorista atenco kontraŭ la latina komunumo, kaj en tiu kadro, ili  akuzis la usonan prezidenton esti la respondeculo de tiu krimo kaj alia de Ohio, kie mortis 9 personoj kaj alia en Chicago kie estis sep vunditoj.

Membroj de la du-nacia movado por espero, la du-nacia koalicio kontraŭ Donald Trump kaj la koalicio du-nacia Migranto Aztlán alvokis la meksikanojn forlasi  sian apation kaj forte postuli kontraŭ la oficiala usona politiko kontraŭ Meksiko kaj ties civitanojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up