Nicolás Maduro elstarigas la alianciĝon kun Ĉinio fronte al la usona agreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-09 10:04:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, 9 aŭg (RHK) La prezidento Nicolás Maduro laŭdis la alianciĝon de Venezuelo kun Ĉinio por alfronti la blokadon altrudatan de la usona prezidento Donald Trump.

Dum ceremonio registara en la Palaco de Miraflores, Maduro dankis al Ĉinio pro la kunlaboro en la efektivigo de petrola projekto komuna en momentoj kiam Karakaso pliigas siajn fortojn por alfronti la usonan sieĝon.

Dum la ceremonio, kiun ĉeestis la ĉina ambasadoro en Venezuelo, Li Baorong, Maduro anoncis la ekfunkciigon de la ampleksigita fabriko miksiga, projekto kiun partoprenas China National Petroleum Corp (CNPC) kaj petrolo de Venezuelo (PDVSA), ĉi-lasta, punita de Usono.

Laŭ sciigis Maduro, tiu ĉi komuna agado estas “granda novaĵo por la petrolindustrio” kaj “ratifo pri tio ke Ĉinio kaj Venezuelo daŭre marŝos sur vojo de prospero kaj evoluo”. Li aldonis ke la ekonomia agado ne povas halti, “male, oni devas ĝin kreskigi”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up