Kuba prezidento dankas subtenon de la usona popolo al Kubo fronte al la Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-22 11:07:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 22 (RHK) La unua sekretario de la CK de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, dankis hodiaŭ la subtenon de la usona popolo, kiu sendis 6 milionojn da injektiloj por vakcinado kontraŭ Kovim-19 en la kariba insulo.

Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro elstarigis la fratecan agon kaj esprimis ke ambaŭ landoj povas vivi pace kaj harmonie, konstruante pontojn kaj ne blokadojn.

Agradecemos apoyo del pueblo norteamericano. Podemos vivir en paz y armonía, construyendo puentes y no bloqueos. https://t.co/Dz7sPnxobo
— Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) July 22, 2021

Li ankaŭ aldonis materialon publikigitan de la gazeto Granma, kiu elstarigas la diferencon inter la sinteno de la usona movado solidareco kompare al tiu de la Usona Agentejo por Evoluo Internacia (Usaid), kiu la pasintan 30-an de junio anoncis financadon ĝis du milionoj da dolaroj por projektoj kontraŭ la Revolucio, kio evidentigas la  enmiksiĝon, kaj krome instigas al divido inter la kubanoj.

 


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up