Kubaj kaj usonaj aŭtoritatuloj dialogis pri plenumo de la leĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-11 07:55:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kubo kaj Usono pritraktas kunlaboron pri plenumo de la leĝoj

Havano, 11 jul (RHK) Aŭtoritatuloj de la ministerioj pri eksteraj rilatoj de Kubo kaj Usono pritraktis en Vaŝingtono la konkretajn rezultojn de la reciproka kunlaboro pri la apliko kaj plenumo de la leĝo, kio ebligis preventi deliktojn kaj procesi leĝoperfortantojn.

La du landoj efektivigis la kvaran kunsidon inter aŭtoritatuloj de la organoj de apliko kaj plenumo de la leĝo. Tiu ĉi renkontiĝo estas kontinueco de la antaŭa okazinta en septembro de 2017.

Flanke de Kubo partoprenis reprezentantoj de la ministerioj de internaj aferoj, de eksteraj rilatoj kaj justico, la ĝenerala prokuroro kaj la ĝenerala dogano, kie oni precizigis la informojn kaj petojn de kunlaboro pendantaj je respondo flanke de Usono.

Flanke de Usono partoprenis reprezentantoj de la departemento pri nacia sekureco, justico kaj ŝtato.

Ili interkonsentis daŭre efektivigi teknikajn renkontiĝojn por konkretigi la kunlaboron en la plenumo de la leĝo de la du landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up