Virinoj de la mondo pledas por internacia unuiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-21 10:46:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 21 sep (RHK) Virinoj de pli ol dudeko da landoj pledis en la venezuela ĉefurbo por internacia unuiĝo cele alfronti la imperiajn atakojn kaj la agresojn kontraŭ progresemaj landoj.

Dum la malferma sesio de la unua internacia kongreso de virinoj, pli ol 700 delegitinoj kaj invititoj sin esprimis favore al unuiĝo de la popoloj, kiel esprimis Maria Do Socorro Gomes, prezidantino de la monda konsilantaro de paco.

Ŝi emfazis ke la latinamerika dekstrularo sukcesis gajni spacojn kun la subteno de Usono kaj ties aliancitoj, kaj tial, estas necese ke la popoloj unuiĝu por alfronti la agresojn.

Reprezentantinoĵ de Panamo, Brazilo, Kolombio kaj Palestino, koincidis pri la bezono unuece alfronti la agresojn de Vaŝingtono kaj aliaj landoj kapitalistaj, kiuj lanĉas militojn kaj aliajn kampanjon kiel parto de siaj aspiroj konkeri la mondon kaj preni por si la rimedojn de aliaj landoj.

La malferman sesion partoprenis Diosdado Cabello, unua vicprezidanto de la socialista unuiĝinta partio de Venezuelo (PSUV), kiu bonvenigis la kongreson kaj aldonis ke “fronte al eventuala atako kontraŭ Venezuelo, ni estas preparitaj”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up