Moreno klopodas eskapi el amasaj protestoj pro la novliberala pakaĵo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-08 10:09:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Escepto-stato en Ekvadoro

Quito, 8 okt (RHK) Indiĝenaj organizoj, kamparanoj, studentoj kaj laboristoj de Ekvadoro plu tenas protestojn kiel instrumenton kernan rifuze al la novliberalaj ekonomiaj regulaĵoj altruditaj de la registaro, kaj anoncis nacian strikon por morgaŭ.

Kiam pasis ses tagoj de mobilizoj, kelkaj urboj de la sudamerika lando travivas streĉajn momentojn, ĉar surstrate oni postulas ĉeson de la impostaj kaj laboraj reformoj konsiderataj novliberalaj, dum la ekzekutivo insistas pri tio ke ne okazos retroiro en la decidoj, kaj la subpremo kreskas.

En la ĉefurbo, antaŭ la proksimiĝo de manifestaciantoj kaj alveno de reprezentantoj de indiĝenaj popoloj kaj naciecoj, kiuj aliĝos al la striko, estis evakuita la Palaco Carondelet, sidejo de la respublika prezidanteco, kiu estas nun sub forta gardo de la armitaj fortoj.

Pro tio, la ŝtatestro Lenín Moreno, decidis translokigi la registaron al la urbo Guayaquil, kie ankaŭ okazas protestoj ekde la 3-a de oktobro, kiam ekfunkciis la dekretita elimino de subvencio al la benzino supera kaj dizelo, unu el la reguloj neglektitaj de la loĝantaro, ĉar ĝi damaĝas la laboristojn.

La protestojn signis polica subpremo, kio estis denuncita en sociaj retoj flanke de organizoj kaj personoj ligitaj al viktimoj. Pri tio, la prezidento esprimis ke temas pri politika intenco malstabiligi la registaron.

Tamen, sociaj gvidantoj klarigis ke la protestoj obeas al rifuzo kontraŭ  la  pakaĵo de reguloj altruditaj, kongrue al la kutimaj receptoj uzitaj de la Monda Internacia Fonduso (FMI), kun kiu la registaro negocis prunton de pli ol 4 mil milionoj da dolaroj ĉi-jare.

La streĉa situacio damaĝas sektorojn kiel turismo, edukadon pro la haltigo de lernejoj ekde la pasinta ĵaŭdo, la petrolproduktadon kaj ĝenerale la ekonomion, jam damaĝita pro la nestabila funkciado de vendejoj.

Meze de tiu kunteksto, la aŭtoritatuloj raportis  pli ol 400 arestitojn, sed ne publikigis oficialajn nombrojn da vunditoj aŭ forpasintoj pro la protestoj.

Kontraŭre, en la sociaj retoj cirkuladas videoj kie evidentiĝas incidentoj inter manifestaciantoj kaj policistoj, kies rezulto estas mortintaj civiluloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up