Evo Morales instigas la popolon venki la puĉan planon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-04 07:20:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Evo Morales, prezidento de Bolivio

La Paz, 4 nov (RHK)  Bolivio travivas atend-streĉan tagon, organizitan fronte al la puĉa strategio, kiu pasintsabate metis limon je 48 horoj kaj fiksis la hodiaŭan vesperon por ke la nuna prezidento, Evo Morales, rezignu.

Venkinte la elektojn de la 20-a de oktobro, Morales, dum intervjuo al la radio San Gabriel de la urbo El Alto, anoncis ke li petos “kunsidon urĝan kun la sindikataj gvidantoj, de la laborista centralo bolivia (COB), Conalcam (nacia kunordiganto por ŝanĝo), aliaj sociaj sektoroj por kune plani kion ili pensas”.

 “Mi dependas de la popolo, de la sociaj fortoj”, aldonis la ŝtatestro, por kiu “nun ne plu temas pri elektoj, for Evo, rezigno, morgaŭ fino; la popolo sin esprimos, la vera patrioto, tiu kiu konstruas la patrolandon, estas tiu kiu postulas respekton al la naciaj rimedoj kaj ne tiuj kiuj antaŭe ilin privatigis”, emfazis la prezidento, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

Morales opiniis ke la mobilizo de la opozicio ne respondas al supozata fraŭdo, ĉar ili nun parolas pri lia eliro de la registaro, kio signifas ke “ili volas puĉon”.

“Mi alvokas defendi la patrolandon, mi alvokas la opozicion, ni ne devas fronti inter bolivianoj, mi petas al kelkaj grupoj en Santa Cruz ke ili ne batu niajn patrinojn, ili vidas vizaĝojn de la altebenoj kaj agresas ilin, tio ne portos ilin al ajna loko”, li esprimis.

Li alvokis la bolivianojn subteni pacon, tranvilecon kaj atendi la raporton de la internacia reviziado komencita pasintĵaŭde, kiu finiĝos ene de 14 tagoj kaj li fidas ke la raporto “diros la lastan vorton”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up