Covid-19 havas negativajn sekvojn en la monda konsumo de nutraĵoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-09 08:09:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruselo, mar 9 (RHK) Laŭ raporto de la televida ĉeno HispanTv, la timo pro la kronviruso, kiu etendiĝas tra la mondo, damaĝas la konduton de la konsumantoj, kio povus provoki mondan mankon je mezlonga tempoperiodo.

Laŭ raporto de la monda organizo pri sano (OMS) diskonigita ĉi-dimanĉe, 101 landoj jam havas kazojn konfirmitajn de la infektiĝo pro la COVID-19. En la mondo jam pli ol 105 mil personoj estas kontaĝitaj kaj pli ol 3 mil estas forpasintaj.

La monda organizo pri sano instigis ĉiujn  landojn, damaĝitajn  aŭ ne, adopti “kuraĝajn” regulojn cele al bremso de la infektiĝo, tiel ke laŭ oni estimas, la propagado de la viruso tutmonde estas neevitebla kaj oni devas esti preparita.

Fakte, en la landoj kie jam estas kazoj de Covid-19, la antaŭvido, kaj eĉ, nervoziĝo, malfido aŭ malcerteco pro la malsano, komencas damaĝi tiel ke ja oni observas mankon de produktoj ĝenerale. La ŝrankoj de multaj vendejoj kaj superbazaroj estas malplenaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up