Ĉinio rifuzas novajn akuzojn de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-16 12:33:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, apr 16 (RHK) La ĉina registaro rifuzis novajn akuzojn de la usona ŝtatdepartemento, kiu informis pri realigo de eblaj nukleaj provoj sekretaj flanke de la azia lando.

Laŭ raporto de la gazeto Russia Today, dokumento publikigita ĉi-merkrede, sciigas ke Ĉinio havis altan nivelon de agadoj dum 2019 en sia provloko de nukleaj armiloj Lop Nur, en la nordorokcidento de la lando.

La dokumento citas la “eblan preparon” de Ĉinio por operacii Lop Nur dum la jaro, pri ties supozata uzo de  ĉambroj por bremsi eksplodojn, samkiel “vastajn aranĝojn” de elfosado en tiu loko.

La dokumento akuzas Ĉinion pri “manko de travideblo”, inkluzive de  supozata “blokado” de radioaktivaj kaj tertremaj datum-transmisioj el sentumiloj ligitaj al kontrolcento mastrumata de la Internacia Agentejo, kiu pravigas la plenumon de la traktato de kompleta malpermeso de nukleaj armiloj de 1996.

La menciita dokumento starigas “zorgojn” rilate la aliĝon de Pekino al la normo de “nula rendimento” respektata de Usono, Britio kaj Francio en siaj provmoratorioj  de nukleaj armiloj.

Tamen, la koncerna dokumento ne prezentas ajnan pruvon pri la akuzo rilate al tio ke Pekino perfortas sian promeson plenumi la interkonsenton.

La anoncisto de la ĉina ministerio pri eksteraj rilatoj, Zhao Lijian, taksis la denuncojn kiel falsaĵoj kaj sciigis ke ili ne meritas esti rifuzataj. Same, li klarigis al la gazetaro ke Ĉinio daŭre plenumas aktive ĉiujn kompromisojn pri la traktatoj de armilaj kontroloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up