Rifuzas la sandinistoj falsajn akuzojn pri la fajrumo de la katedralo de Managvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-04 09:52:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Managvo, aŭg 4 (RHK) Carlos Fonseca Terán, gvidanto de la sandinista fronto de nacia liberigo (FSLN), apelaciis al la plej baza logiko por malmunti la mensogon de la amaskomunikiloj, kiuj respondecigas tiun politikan forton  pro fajrumo en la metropola katedralo de Managua.

Se la sandinistoj estus provokintaj la fajron, kiel malbonintence asertas la puĉistoj kaj senrespondece aludas la episkopa konferenco, kiu estus nia celo?, li sin demandis en la socia retejo Fejsbuko.

Al la ebla respondo de la dekstrularo opozicia pri tio ke la fajro celas semi teroron, la sekretario pri internaciaj rilatoj de la partio, Fonseca Terán, respondis ke se iu volas havi tian rezulton per tiaspeca ago, bezonus publike esprimi sian aŭtorecon, ĉar male, la celo ne estus atingita.

Li aldonis ke al “neniu politika forto konvenas esti signita kiel aŭtoro de tiaspeca sakrilegio, ege ofenda al la religiaj sentoj de nia popolo, kun kiuj identiĝas plejmulto de la sandinistoj”.

Li parolis pri la historia programo de FSLN, kiu starigas respekton al la religiaj sentoj de la nikaragvanoj, kaj difinas la modelon impulsitan de la Revolucio en ties dua etapo (2007-2020) kiel kristana, socialista kaj solidara.

La etikaj valoroj de la kristanismo estas la revoluciaj valoroj de sandinismo, li precizigis.

Kvankam la policaj esploroj argumentis per pruvoj ke temis pri hazarda evento, kiu detruis la trijarcentan bildon de la sango de Kristo en la ĉefa katolika templo de Nikaragvo, la politikisto sandinista asertis, ke se ĝi estus intenca, tiam la protagonistoj estus la samaj, kiuj gvidis la fiaskitan puĉon de 2018.

Li aldonis ke fronte al manko de skrupuloj,  tipa de tiu politika grupo en Nikaragvo, ili trovis en tiu ĉi okazaĵo la pretekston idealan por akuzi la sandinistan fronton “pro la konata agresemo de la eklezia hierarkio al sandinismo.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up