Rifuzas la ministro pri eksteraj rilatoj novajn punregulojn de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-04 10:01:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla rifuzis hodiaŭ la novajn punregulojn anoncitajn de Usono kontraŭ sep institucioj de la kariba insulo.

Laŭ deklaroj de la ministro, la punreguloj anoncitaj de la ŝtata sekretario Mike Pompeo estas “desegnitaj por damaĝi la kubajn familiojn”, kaj ankaŭ taksis “hontinda kaj krima la fortigon de la sieĝo  kadre de la Covid-19”.

Inter la sep entreprenoj punataj estas la financa institucio Fincimex, tri hoteloj, du centroj de plonĝado kaj mara parko por turistoj, laŭ prezicigis Telesur.

Tiamaniere, la listo de establoj  kubaj punitaj de la usona registaro estas pli ol 200 institucioj kaj subinstitucioj de la kariba lando.

La kuba registaro taksis arbitra tiun liston  formitan  de diversaj institucioj supozate ligitaj al la sektoro de defendo kaj nacia sekureco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up