Usono dependas de Ĉinio pro malkapablo produkti medicinajn materialojn kontraŭ la pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-20 09:24:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, apr 20 (RHK) Usono ne havas la bezonatan kapablon por produkti per si mem la medicinajn materialojn kaj dependas de Ĉinio, asertis usona spertulo.

Charles Dunaway, spertulo pri internaciaj aferoj, dum intervjuo ĉe la televida ĉeno Press TV, asertis ke meze de la apero de la nova kronviruso, “Usono iĝis absolute dependa de la ĉina produktado, ne nur por medicinaj materialoj, sed por preskaŭ ĉio.”

Li emfazis ke “la vero estas ke nia lando ne kapablas fabriki medicinajn materialojn nek protektilojn personajn”, kaj aldonis ke la prezidento Donald Trump kulpigas aliajn pri la forpasintoj kaŭze de Covid-19 por devojigi ajnan kritikon al lia  malrapida respondo fronte al tiu ĉi malsano kaj la maltaŭgaj decidoj adoptitaj de li, laŭ raportis la televida ĉeno HispanTV.

La krizo de la Covid-19 pligraviĝas ĉiutage en Usono. La oficejo de la ĝenerala inspektoro de la departemento pri sano kaj homaj servoj de Usono atentigis pri forta manko de esencaj medicinaj materialoj kaj de la malkapablo de la usona sansistemo en kriza etapo.

La atentigo sciigas ke la plej malfacilaj tagoj ankoraŭ venos kaj oni devos alfronti multajn aliajn mortojn.

La medicinaj mankoj pri kuraciloj, kaj ĝenerale, la malbona mastrumo de la usona registaro pri la pandemio, estigis amason da kritikoj en la lando. Multe da civitanoj kaj guberniestroj atentigis pri la katastrofaj sekvoj alfrontendaj se Trump daŭrigas sian nunan politikon por batali kontraŭ tiu ĉi mortiga viruso.

Usono, kun pli ol 764 mil kontaĝitoj kaj  40 565 mortintoj, iĝis la plej damaĝita lando je monda skalo pro la Covid-19.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up