Kubo denuncas en Ĉinio malstabiligan kampanjon kontraŭ la insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-07 09:34:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba ambasadoro denuncas kampanjojn malstabiligan.  Foto: PL

Pekino, jul 7 (RHK) Kubaj reprezentantoj en Ĉinio denuncis ĉi-ĵaŭdon kampanjon de politika malstabiligo kaj misfamigo kontraŭ la kariba nacio antaŭenigita de Usono, kun alvokoj al perforto kaj la intenco krei pretekstojn por humanitara interveno.

La ambasadoro de la kariba lando en Pekino, Carlos Miguel Pereira, emfazis, ke por lanĉi la ofensivon la malamikaj fortoj denove profitas la gravajn komercajn kaj financajn malfacilaĵojn, kiujn estigas la blokado de Vaŝingtono kaj la internacia krizo.

Kiel li indikis, tiucele ili reuzas  malnovajn atakpraktikojn, kombinas ilin kun modernaj Netradiciaj Militaj teknikoj, asignas milionojn da dolaroj kaj uzas altnivelajn teknologiojn.

“Denove oni vetas por  mensogoj kaj provas internacie krei la bildon de socie malstabila lando en politika krizo, uzante malveraĵojn kaj fabrikitajn legendojn. Ili metas ĉiajn etikedojn sur nin kaj malamo estas promociita," li diris, avertante, ke ili celas ripeti tumultojn kiel tiuj de la 11-a de julio 2021.

Pereira aludis ankaŭ al la rezisto de la kubanoj, la subteno de Latin-Ameriko kaj Karibio kontraŭ la manovroj de Usono, kaj la atingoj de la insulo en la disvolviĝo kaj aplikado en rekorda tempo de siaj propraj vakcinoj kontraŭ Kovim-19.

“Kubo ne kaŝas siajn mankojn. Ni travivas malfacilajn tempojn. Sed ni estas certaj, ke kun la homaranismo, kreivo kaj grandega peno de nia popolo kaj la subtena helpo de frataj nacioj kiel Ĉinio, ni venkos. Kubo estas kaj estos stabila, sekura, unuiĝinta lando”, li diris.

La diplomato diris ĉi tiujn vortojn dum la komenco de vespero en la sidejo de la Ĉina Fondaĵo por Monda Paco en Pekino, kiu kunvenigis diplomatojn el aliaj landoj, ĉinaj amikoj kaj samlandanoj loĝantaj ĉi tie por subteni la plej grandan el Antiloj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up