Novaj pruvoj pri ligoj de la puĉisto Guaidó kun armita enmiksiĝo en Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-18 09:37:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, maj 18 (RHK) La registaro de Venezuelo diskonigis alian dokumenton, kiu pruvas la ligojn de la dekstrula deputito Juan Guaidó kun la armita enmiksiĝo de la 3-a de majo, kies celo estis atenci kontraŭ la ŝtatestro Nicolás Maduro.

Kvin tagoj antaŭ  la armita enmiksiĝo, la leĝa oficejo Volk Law, situanta en Florido, Usono, sendis leteron al la puĉisto Guaidó pro la pagenda sumo de 1.5 milionoj da dolaroj ŝulditaj al la entrepreno Silvercorp USA pro la kontrakto subskribita inter la gvidanto kaj la ĝenerala administranto de la kompanio, Jordan Goudreau, por efektivigi, inter aliajn violentajn planojn, la murdon de la prezidento Maduro.

En la letero, sendita la 28-an de aprilo, la leĝa oficejo detaligas ke la sindevigo akirita kun Silvercorp USA, inkluzivas “komencan pagon de 1,5 milionoj da dolaroj ene de la kvin postaj tagoj al la subskribo de la Interkonsento de Servoj Ĝeneralaj, la 16-an de oktobro de 2019”, kies reteno kongruas al la antaŭa pritakso de la provizanto de servoj kaj la administraj tarifoj.

La letero estis adresita ankaŭ al aliaj subskribantoj de la kontrakto kiel Juan José Rendón, Sergio Vergara kaj Manuel Retureta. Ankaŭ estis adresita al Carlos Vecchio kaj Fernando Blasi.

Post la enmiksiĝo armita okazinta la 3-an de majo, Goudreau deklaris sin aŭtoro de la ago, nomata Operacio Gedeón, kaj rivelis la kontrakton, akuzinte Guaidó pro neplenumo de la akiritaj sindevigoj kun sia entrepreno.

Dum intervjuo donita al amasmedio internacia, Rendón konfirmis ke la militeca enmiksiĝo en la venezuelaj marbordoj havis teroristajn celojn kaj konfirmis ke Guaidó sciis la celon de la subskribita kontrakto.

Alia celo de la operacio, kunordigita el Kolombio flanke de la usona oficejo de administracio kaj kontrolo de drogoj (DEA) kun la subteno de narkottrafiko, estis daŭrigi la senigon je la aktivoj de Venezuelo, samkiel alpropriĝo de la petrolo, oro kaj aliaj naturaj rimedoj de la sudamerika lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up