Trump minacas enskribigi kontraŭfaŝisman organizon en sian liston de teroristoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-01 13:57:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jun 1 (RHK) La usona registaro Donald Trump kulpigas  kontraŭfaŝitojn, mallonge Antifa, pri la lastaj protestoj en Usono kaj minacas pri enskribiĝo de la grupo en la listo de teroristaj organizaĵoj.

Trump kulpigis la amaskomunikilojn “fari ĉion eblan por instigi malamon kaj anarkion” en la lando. Liaopinie, la anarkiistoj, kiuj gvidas la grupojn de Antifa, estas “vere malbonuloj kun abomenindaj celoj”.

Lia anonco okazis post akuzi  ilin kiel  “krimuloj de ekstrema maldekstro”  post la amasaj protestoj aperintaj kaŭze de la murdo de la afrousonano George Floyd mane de policisto usona en la urbo Mineapolo en la ŝtato de Minnesota (norde), laŭ raportis HispanTV.

La decido de Trump enskribigi la kontraŭfaŝisman organizon en la nigran liston, tamen, provokis reagojn en la reto, kiuj sin demandas “Kiam Usono enskribos la grupojn de ekstrema maldekstro, tre ligitaj al malam-ideologioj, - Proud Boys (Knaboj fieraj) kaj Ku Klux Klan(KKK)- en la liston de teroristaj organizoj?

La movado Antifa fortiĝis en Usono en 2016 kun la alveno de Trump al la prezidanteco kaj responde al la revigliĝo de superecemaj movadoj ligitaj al la Tea Party kaj al la ekstrema dekstrularo subtenanta la prezidenton. Dum la lastaj jaroj ili tre aktivas en la manifestacioj kontraŭ rasismo kaj polica perforto.

La historiisto Mark Bray, aŭtoro de la libro Antifa: The Anti-Fascist Handbook (La kontraŭfaŝisma manlibro), asertas ke la naskiĝo de la movado en Usono fine de la 80-aj jaroj, estas ligita al la grupo ARA, (mallonge Kontraŭrasisma Agado), pioniro de la kontraŭfaŝismaj movadoj en tiu lando, kiuj alfrontis la blank-superecemulojn  kaj nov-naziistojn usonajn.

Ĝi estas inspirita en la kontraŭfaŝismaj movadoj estiĝintaj en Eŭropo en la 20-aj jaroj reage al revigliĝo de faŝismo, speciale en Italio, kaj uzas la saman flagon kun ruĝa kaj nigra koloroj kaj la slogano Kontraŭfaŝisma Agado.

Sen ĥierarkia strukturo, ĝin formas kelkaj grupoj kaj individuoj organizitaj, ĉefe pere de la sociaj retoj. Ĝiaj membroj estas ĝenerale junuloj, kiuj sin vestas nigre kaj uzas maskojn aŭ tukojn por kaŝi sian vizaĝon kaj eviti esti identigitaj.

La usona dekstrularo respondis la avancoj de tiu movado fabrikante falsajn novaĵojn: eĉ respondecigis tiun kolektivon pri teroristaj atakoj kiel la pafado en Las Vegas en 2017 aŭ kampanjoj per Twitter por agresi la blankajn virinojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up