Kubo aprobas nacian liston de teroristoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-08 12:05:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Oficiala Gazeto de Kubo

Havano, dec 8 (RHK) La Oficiala Gazeto de la Respubliko de Kubo publikigis ĉi ĵaŭde la Rezolucion 19/2023 de la Ministerio pri Interno, reference al la Nacia Listo de personoj kaj entoj kiuj estis submetitaj al krimaj esploroj kaj estas serĉataj de la Kubaj aŭtoritatoj, surbaze de sia implikiĝo en la promocio, planado, organizado, financado, subteno aŭ realigo de agoj  en la nacia teritorio aŭ en aliaj landoj.

La reguliga dispozicio inkluzivas krimintojn de teroristaj agoj kontraŭ Kubo de 1999 ĝis nun. La malfermitaj juraj kazoj respondas al la realigo de atakoj kontraŭ hoteloj kaj aliaj turismaj centroj en Havano, enfiltriĝo laŭ la marbordoj por efektivigi perfortajn agojn, atakoj kontraŭ la Prezidento de la Respubliko kaj aliaj publikaj funkciuloj, same kiel la antaŭenigo de militaj manovroj kontraŭ la Plej Granda el la Antiloj.

La listo indikas ankaŭ respondeculojn pri instigo, organizado kaj financado de agoj, kiuj influas la socian ordon en Kubo pere de perfortaj agoj kontraŭ publikaj funkciuloj kaj la normala funkciado de entoj.

Kelkaj el la teroristoj cititaj en la publikigo estas Santiago Álvarez Fernández Magriñá, Ramón Saúl Sánchez Rizo, Ana Olema Hernández, William Cabrera González, Michel Naranjo Riverón kaj Eduardo Arias León.

En la listo troviĝas ankaŭ Yamila Betancourt García, Alexander Otaola Casal, Orlando Gutiérrez Boronat, Eliecer Ávila, Liudmila Santiesteban Cruz, Manuel Milanés Pizonero, Alain Lambert Sánchez (kubaj paparazzi) kaj Jorge Ramón Batista Calero (Ultrack). Ĝi reliefigas ilian partoprenon en sabotado kaj aliaj punindaj agoj, per la varbado de homoj en la cifereca spaco.

Elstaras la apero en la dokumento de Alexander Alazo Baró, temo de la Enketa Dosiero 27/2020, iniciatita pro la atako per pafilo kontraŭ la kuba ambasado en Usono.

La juraj fundamentoj de la decido troviĝas en Rezolucio 1373 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, rilata al preventado kaj konfrontiĝo de terorismo kaj ĝia financado; la Kuba PunKodo; same kiel Dekreto-Leĝo 317 de la Ŝtata Konsilantaro kaj Rezolucio 16 de la Ministro de Interno, por la detekto kaj konfrontiĝo de monlavado, financado de terorismo, la disvastigo de armiloj kaj la movado de kontraŭleĝa kapitalo.


Fonto: ĵurnalo Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up