Trump denove cedas fronte al Marco Rubio kaj minacas Kubon kaj Venezuelon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-13 09:28:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, 13 sep (RHK) La usona prezidento Donald Trump, esprimis ke li havas pli akran politikon rilate al Venezuelo kaj Kubo kompare kun la eksa asesoranto John Bolton.

Per tuit-mesaĝo li asertis “Miaj ideoj pri Venezuelo, kaj aparte pri Kubo, estis pli fortaj ol tiuj de John Bolton. Li haltigis min!”

Tiamaniere li respondis al mesaĝo de la ultradekstra senatano de Florido, Marco Rubio, kiu skribis. “Estas vero ke (Trump) ne konsentis kun kelkaj opinioj de la antaŭa asesoranto”.

La uzanto de la Blanka Domo tiel atakas denove Venezuelon kaj Kubon, ĉar li konsideras ke ambaŭ landoj estas “minaco” por la sekureco de la kontinento kaj “ĉefelementoj” por “malstabiligi la regionon”.

Li minacis apliki “punojn je la plej alta nivelo” kontraŭ Havano pro la subteno al Venezuelo.

Tiusence, Kubo estas damaĝita rilate la alvenon de brulaĵoj al la lando, kio estas barata de la usonaj premoj kontraŭ la registaroj kaj institucioj kiuj negocas brulaĵojn kun Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up