Asertas Rusio ke ili posedas la vakcinon kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-21 09:23:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, jul 21 (RHK) Rusio diras ke ilia vakcino kontraŭ la Covid-19 havis favorajn  rezultojn kaj pretas por esti uzata en la elimino de la infekta malsano.

Laŭ la unua vicministro de defendo de Rusio, Ruslán Tsalikov, la unua vakcino kontraŭ la nova kronviruso kreita de militaj kaj sciencaj fakuloj de la nacia centro de esploroj epidemiologiaj kaj mikrobiologiaj de Gamaleya, estas preta.

 “Jam oni faris finajn esplorojn pri la rezultoj de la provoj gviditaj de niaj specialistoj kaj sciencistoj de la nacia centro de esploroj”, asertis ĉi-lunde Tsalikov, aludante la klinikajn elpruvojn en la milita hospitalo Burdenko de Moksvo.

La rusa ministro ankaŭ parolis pri kelkaj sukcesoj atingitaj dum la kompleksa procezo. “En la momento de la elhospitaliĝo, ĉiuj volontuloj  senescepte, evoluigis imunecon kontraŭ la kronviruso kaj fartis bone. Tial, la unua nacia vakcino kontraŭ la nova infekto pro kronviruso, pretas”, li insistis.

Laŭ Tsalikov, la likva vakcino estas elpruvata en 43 volontuloj en la milita ĉefa hospitalo de Burdenko kaj oni faras elprovojn pri la vakcino pulvorigita en la Universitato de Medicino de Sechenov, ankaŭ en 43 volontuloj, raportis HispanTV.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up