Kubo baldaŭ havos vakcinon imunologian kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-15 10:47:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 15 (RHK) Vakcino desegnita por fortigi la denaskan imunecon estos baldaŭ je dispono de la pacientoj de Covid-19 en Kubo. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej baldaŭaj kontribuoj por protekti la malsanulojn dum oni atendas eltrovon de specifa vakcino.

Evoluigita de la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB),  la kandidato, nomata imunopotencigilo CIGB2020 estas proksimiĝo al la terapio kontraŭ la nova kronviruso, kvankam ne estas kuracilo, sed fortigilo de la imuna sistemo, vitala mekanismo cele alfronti kiun ajn infektan agenton, elstarigis la informagentejo Prensa Latina.

Oni ĝin elpruvas kiel parto de la esplora metodologio en pacientoj pozitivaj de la malsano traktataj en Kubo, aliaj volontuloj suspektemaj kaj kontaktuloj. La vakcino estas direktata ĉefe por la traktado de imuno-maljuniĝo, fenomeno asociiĝinta al la ŝanĝoj de tiu sistemo dum la maljuniĝo.

El tio fontas ĝia uzo kadre de tiu ĉi  sanitara urĝo en malsanuloj de Covid-19, speciale en personoj pli aĝaj ol 60 kaj 70, kiuj nature prezentas reduktiĝon de tiu respondo.

La kuba vakcino montras esperigajn rezultojn, klarigis la direktoro de la biomedicinaj esploroj de la CIGB, doktoro Gerardo Guillén, dum ronda tablo de fakuloj, kiuj prezentis la progresojn de la kuba scienco por mildigi la pandemion.

Se ni sukcesas fortigi la denaskan imunecon en la loĝantaro kaj la pozitivaj al la viruso, ni povas eviti la progreson de severa kaj grava malsaniĝo, klarigis la sciencisto.

Oni  klarigis pri aliaj progresoj en la batalo kontraŭ la Covid-19, kiuj konsistigas terapeŭtajn armilojn per uzo de interferonoj, biomoduliloj kaj transdonaj faktoroj kun aliaj komplementoj por venki la viruson, ĝis eltrovo de la dezirata vakcino.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up