Nobelpremiito agnoskas evoluon de Kubo pri bioteknologio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-05 22:16:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La usona sciencisto Richard J. Roberts, nobelpremiito pri medicino (1993) elstarigis en Havano ke Kubo kapablis evoluigi en malmultaj jaroj bioteknologiajn produktojn, kiuj eksporteblas kaj favoras la insulan ekonomion.

La spertulo partoprenis kun aliaj 400 delegitoj el 34 landoj en la internacia kongreso de Bioteknologio 2014 kiu sesiis en la hotelo Occidental Miramar en tiu ĉi urbo.

Roberts deklaris al la gazetaro ke Fidel Castro estas la plej granda impulsanto de la evoluo nun montrata de tiu scienca branĉo en la insulo, kiu estas je monda nivelo.

Li aldonis ke spite al la ekzisto de la usona sieĝo altrudata al la insulo, daŭre evoluis la kunlaboraj rilatoj kaj spertointerŝanĝo kun profesiuloj de la sektoro.

Roberts esprimis ke la uzo de nutraĵoj genetike modifitaj estas bona okazo por nutri la kreskantan nombron da personoj loĝantaj en la terglobo.

Li asertis ke fronte al tiuj kiuj ne fidas je la efika uzo de tiu teknologio, la scienca komunumo devas certiĝi ke oni plenumos ĉiujn internaciajn normojn establitajn por ke tiuj produktoj povus esti konsumitaj de la homoj.

En la kongreso Bioteknologio 2014 estis prezentitaj pli ol 300 referaĵojn sciencajn rilatajn al akva bioteknologio, besta sano, teknologioj de enzimoj kaj transgenaj plantoj.

En la evento oni ankaŭ prezentis spertojn pri la molekula interago planto-patogeno kaj bioproduktojn por la agrikulturo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up