Fernando González reprezentis Kubon en la oficiala ceremonio por la paco en Tokio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-06 07:47:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba heroo Fernando González Llort, vicprezidanto de la instituto de amikeco al la popoloj (ICAP), partoprenis en Tokio la agadojn por omaĝi la 70-an datrevenon de la usona bombardado al la urboj Hiroshima kaj Nagazaki.

Oficiala komuniko diskonigita de la kuba ambasadejo en la japana ĉefurbo, sciigis ke González reprezentis la insulon en la oficiala ceremonio kaj alparolis en la monda konfereco kontraŭ la atomaj kaj hidrogenaj bomboj, kie li pledis por malarmado kompleta, travidebla,  kontrolebla kaj nerenversebla.

La ceremonio okazis en la Memorialo de la Paco de Hiroshima, kaj ĝin ceestis, interalie, la ĉefministro japana Shinzo Abe kaj la altranga reprezentanto de UN por aferoj de malarmado, Kim Won-soo. 

La kuba reprezentanto konfirmis la firman sintenon  de Kubo por totala elimino de la nukleaj armiloj.

Antaŭ amasa ĉeestantaro el Japanio kaj aliaj mondpartoj, ankaŭ parolis delegitoj de Germanio, Suda Koreio kaj Ĉinio, interalie.

La kariba insulo ĉiujare estis reprezentata en tiu ĉi grava evento, kiel rekono al sia historia kompromiso en la batalo kontraŭ tiu detrua armilo.

Fernando González, akompanate de la kuba ambasadoro en Japanio, Marco Rodríguez, plenumas ampleksan agadprogramon en Japanio, interalie, renkontiĝojn kun gvidantoj de la komunista partio japana, advokatoj, parlamentanoj kaj amikoj de Kubo, speciale tiuj kiuj subtenis la kaŭzon de La Kvin, la kubaj kontraŭteroristaj batalantoj kiuj suferis maljustajn punojn en usonaj karceroj, al kiuj li apartenis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up