Por la unua fojo, scienca revuo usona subtenas prezidentan kandidaton, nome Biden.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-17 10:04:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, sep 17 (RHK) La revuo Scientific American, la plej malnova daŭra publikaĵo de Usono, rompis preskaŭ du jarcentojn de politika neŭtraleco: por la unua fojo en la 175 jaroj de sia historio, la scienca revuo anoncis sian subtenon al unu de la prezidentaj kandidatoj, Joe Biden. 

Per malferma letero, la eldonantoj de la revuo skribis ke ili sentas sin “devigitaj” subteni la demokratan kandidaton al la Blanka Domo, Joe Biden, deklarante ke “la evidentaĵoj kaj la scienco montras ke Donald Trump grave damaĝis Usonon kaj ties homojn, ĉar rifuzas la evidentaĵojn kaj la sciencon”.

La aŭtoroj kritikis ĉefe la kontraŭefikan respondon al la pandemio flanke de la administracio Trump kaj la konstantaj klopodoj de la ŝtatestro minimumigi la gravecon de la situacio kaj la mortiga kapablo de la kronviruso. “La plej detrua ekzemplo estas lia malhonesta kaj malkapakla respondo al la pandemio de Covid-19, kiu mortigis pli ol 190 000 usonanojn”, skribis la eldonistoj.

En la eldonaĵo oni asertas ke la neglekto de Trump “rigardi la evidentaĵojn kaj agi konsekvence preteriras la viruson”.
La revuo ankaŭ kritikis la konstantajn klopodojn de Trump por elimini la Leĝon de Protekto al Paciento kaj Sanzorgoj Alireblaj, nomata Obamacare, sen doni alternativojn, kune kun la proponitaj tranĉoj de miloj da milionoj de dolaroj al la naciaj institutoj de sano, la nacia fondaĵo de sciencoj kaj la centroj por kontrolo kaj prevento de malsanoj.

“Joe Biden, male, estas preparita kaj portas planojn por kontroli la Covid-19, plibonigi la medicinan atenton, redukti la karbono emisioj kaj restarigi la rolon de la legitima scienco ne la formulado de politikoj”, argumentis la eldonistoj, aldonante ke la eksa vicprezidento “ transformis siajn konojn en proponojn de solidaj politikoj”.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up