Argentina senato aprobas aborto-leĝon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-30 11:45:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Senato aprobas leĝan aborton en Argentino

Bonaero, dec 30 (RHK) La eŭforio sentiĝas  hodiaŭ en Argentino malkaŝita, kiu atentigas la okulojn de multaj virinoj tra la mondo, post la historia aprobo de  leĝa interrompo de gravediĝo.

La voĉo de historia figuro politika, la vicprezidentino kaj prezidantino de la Senato, Cristina Fernández, anoncante ĉi-frumatene kaj post 12-a debato, la notico, estis balzamo de ĝojo por milo de miloj de virinoj  el Bonaero ĝis la Patagoni kaj preter landlimoj.

“Denove peronista registaro redonas rajton”, asertis multaj el la virinoj, kiuj deĵoris en la placo fronte al la Kongreso preskaŭ ĝis mateniĝo, kaj sendis eternan dankon al la prezidento Alberto Fernández kaj lia teamo pro tiu ĉi projekto, kiu iĝis leĝo.

La prezidento esprimis ke “aborto estas sekura, leĝa kaj senpaga. Estas leĝo. Mi tiom promesis dum mia elekto-kampanjo. Hodiaŭ ni estas pli bona socio, kiu ampleksigas la virinajn rajtojn kaj garantias la publikan sanon. Rekuperi la valoron de donita vorto. Sindevigo de la politiko.”

Emociiĝinta ankaŭ estis Elizabeth Gómez,  ministrino pri virinoj, genro kaj diverseco, kiu naskiĝis en tiu ĉi unua jaro de la registaro de Fernández.

Ŝi skribis en Tvitero: “Oni aprobis la nacian leĝon de atento kaj flegado intergrala de sano dum gravediĝo kaj unua infanaĝo. Hodiaŭ ni konkeris la rajton de la virinoj, aliaj personoj gravedaj kaj ties idoj antaŭenigi siajn vivoprojektojn en libereco”.

La aprobo de la leĝo estigis grandajn sekvojn en Argentino, kie ĝis nun oni praktikas  500 mil abortigojn kontraŭleĝe  kaj stuporplene, kio provokas plurajn mortojn pro tiuj proceduroj en malhumanaj kondiĉoj.

 Estas turnopunkto por lando, kiu gvidis plurajn sociajn konkerojn en la kontinento kiel la geedziĝo seks-egaleca, genr-identeco kaj nun eniras la mallongan liston de landoj, kiuj ebligas la leĝan aliron al aborto.

Eksterlande, la novaĵo ankaŭ  sentiĝis, eĉ la hispana prezidento Pedro Sánchez parolis pri tiu ĉi historia tago asertante ke Argentino hodiaŭ estas nacio pli feminista.


fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up