Rusio kaj Usono interkonsentas plilongigi interkonsenton pri strategiaj armiloj Start III

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-27 10:54:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Serguei-Riabkov, vicministro pri eksteraj aferoj de Rusio

Moskvo, jan 27 (RHK) La vicministro rusa pri eksteraj aferoj, Serguéi Riabkov anoncis ĉi-merkrede ke Moskvo kaj Vaŝingtono interkonsentis plilongigi la Traktaton por redukto de strategiaj armiloj—ankaŭ konata kiel nova Start aŭ Start III—sub la kondiĉoj de Moskvo.

La diplomato sciigis ke la konversacioj kun la usona partnero rilate al etendigo de la traktato okazis dum la lastaj tagoj, kaj ĉi-marde ambaŭ landoj interŝanĝis diplomatiajn notojn, kiuj fiksas la atingitajn interkonsentojn.

Li emfazis ke Rusio salutas la decidon de la administracio de la prezidento Joe Biden akcepti la proponon de Moskvo plilongigi la traktaton kaj aldonis ke temas pri decido de reciproka profito.

La diplomato komentis ke “temas pri korekta decido kaj ambaŭ havas signifan tempon por iniciati kaj trakti profundajn interŝanĝojn pri ĉiuj aferoj, kiuj influas la strategian stabilecon por garantii fidindan sekurecon de nia ŝtato por longa periodo.”

La prezidento Vladímir Putin kaj ties homologo usona, Joe Biden dialogis per telefono por la unua fojo kaj pritraktis kelkajn temojn de la reciprokaj rilatoj, inkluzive de la traktato Start III.

Ambaŭ ŝtatestroj “esprimis sian kontenton pro la interŝanĝo de diplomatiaj notoj pri la interkonsento” por longigo de la traktato.


fonto: RT


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up