Irano petas EU kunordigi kun Usono por repreni la nuklean interkonsenton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-02 11:28:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teherano, feb 2 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Irano, Mohamad Yavad Zarif, esprimis ke la altnivela reprezentanto de la Eŭropa Unio por eksteraj aferoj kaj sekurec-politiko, Josep Borrell, povus “kunordigi la regulojn adoptotajn” de Vaŝingtono kaj Teherano por solvi la diplomatian konfrontiĝon pri kiu devas doni la unuan paŝon kaj tiel solvi la kondiĉojn de la nuklea interkonsento de 2015.

En intervjuo kun la prezentisto de CNN Christiane Amanpour, Zarif proponis Eŭropon kiel peranton, ĉar li kredas ke ĝi disponas je bona mekaniso por “sinkronigi aŭ kunordigi tion, kion oni povas fari” por garanti la plenan efektiviĝon de la nuklea interkonsento, el kiu Usono eligi en 2018 trudante punojn kontraŭ la irana nacio.

Dum Teherano produktas duonan kilon da uranio riĉigita ĉiutage post rekomenci la riĉigon je nivelo de pureco je 20%,  ege super 3,67% permesita de la interkonsento de 2015, la irana diplomatestro ree emfazis ke estis Usono kiu abandonis tiun interkonsenton, kaj se fakte la registaro de Irano evidentigis sian kapablon ĝin plenumi, nun estas la vico de Vaŝingtono tion fari, nuligante ĉiujn punojn.

 “Kelkaj povus malfrui kelkajn tagojn aŭ semajnojn (ekiri), sed ne pli ol malfruiĝjs Usono por starigi la dekretojn bezonatajn por funkciigi la petrolon, la bankan sistemon, transporton kaj aliajn sferojn, kiujn la prezidento Trump perfortis”, esprimis Zarif.

La usona ŝtatsekretario Antony Blinken deklaris ke Irano povus esti je kelkaj semajnoj produkti sufiĉan materialon por krei nuklena armiloj se ĝi daŭre ignoras la limigojn de la interkonsento.

Laŭ Blinken, Usono pretas ree submetiĝi al la preskriboj de la interkonsento de 2015 se Irano faras sian parton.


Fonto: RT
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up