Usono sekvos la saman agresan politikon kontraŭ Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-03 09:18:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ŝtatsekretario de Usono, Antony Blinken,  2021.  (Foto: AFP)

Vaŝingtono, mar 3 (RHK) La ŝtata sekretario de Usono, Antony Blinken, dialogis telefone kun la gvidanto opozicia de Venezuelo Juan Guaidó, konfirminte al li ke la administracio de Joe Biden daŭre plenumos la saman kampanjon komencitan de la antaŭa administracio, tio estas, premi sur la ekzekutivo de la prezidento Nicolás Maduro.

La informo estis disvastigita per gazetara komuniko de la parolisto de la ŝtatdepartemento, Ned Price.

La noto sciigas ke “la sekretario Blinken priskribis niajn klopodojn por labori kun aliancitoj de samaj ideoj, inkluzive de la Eŭropa Unio, la grupo de Lima, la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA) kaj la grupo de internacia kontakto por pliigi la multflankan premon kaj premi por transiro demokratia kaj paca”.

La antaŭa administracio de Donal Trump ne nur enmiksiĝis en la internajn aferojn de Venezuelo subteninte la opozicianton Guaidó,  agnoskante lin kiel “prezidento komisiita”, sed ankaŭ enkondukis plurajn punojn kontraŭ la sudamerika lando, adresitaj al ties petrola industrio kaj funkciuloj proksimaj al Maduro.

Ĉi-lasta petis denove al la usona registaro ĉesigi sian demonigon kontraŭ Venezuelo kaj konstrui novan rilaton surbaze de respekto al la suvereneco de la bolivara nacio.

fonto: HispanTV
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up