Ben Rhodes: Usono neglektas defendi sian propran politikon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-28 09:42:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 28 okt (RHK) Ben Rhodes, adjunkta asesoro de la prezidento Barack Obama, defendis la decidon de Usono sin deteni por la unua fojo depost 24 voĉdonadoj jaraj en la Ĝenerala Asembleo de UN kiu daŭre komdamnas la usonan sieĝon al Kubo.

Dum intervjuo elsendita fejsbuke ekde la retpaĝo de CNN en tiu socia reto, li agnoskis ke Washington neglektas defendi sian propran leĝon en la internacia areno ĉar konsideras ĝin “fiaskinta”.

Temas pri simbola paŝo, sed grava, li aldonis, ĉar ĝi emfazas la opozicion de la administracio de Obama al la ekonomia sieĝo kaj la deziro ke “la Kongreso ĉesigu ĝin.”

Dum multaj jaroj Usono estis virtuale izolita kun tiu ĉi voĉdono, nur subtenite de Israelo, kaj “tio kostis al ni izoliĝon disde la mondo, kaj nun pro la ŝanĝoj anoncitaj en la politiko rilate al Kubo kaj kun la sindetena voĉdono, ni proksimiĝas al la cetero de la mondo”, li aldonis.

Siaflanke, John Kirby, heroldo de la ŝtata departamento, klarigis en sia kutima dialogo kun la gazetaro, ke la decido ne defendi la sufokigan faskon da leĝoj kiuj formas la sieĝon kontraŭ la insulo, ne signifas ke la registaro “ĉesu plenumi la leĝon”, tiel ke ili devas ĝin plenumi dum la Kongreso ne decidu ĝin haltigi. Tio estas, la sieĝo restas senmova.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up