Kubaj sciencistoj rifuzas ofendajn deklarojn de Biden

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-11 09:52:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 11 (RHK) Antaŭ nelonge deklaroj de usona prezidento Joe Biden, en kiuj li nomis Kubon "malsukcesa ŝtato" kaj misfamigis la kapablon de la nacia sano kaj scienca sistemo alfronti la defiojn de Kovim-19, larĝa reprezentantaro de kubaj sciencistoj malakceptis tiajn argumentojn per malferma letero, kiu estos sendita al la Blanka Domo.

Laŭ la letero, en la lastaj tagoj, Biden asertis, ke li volonte donos signifajn kvantojn da vakcinoj al la insulo, se internacia organizo respondecus administri ilin, tiel sugestante la bezonon de internacia interveno por garantii imunigon.

Krome, li ofende nomis Kubon "malsukcesa ŝtato", kiu malefike administras la pandemion, dum malkvalifikas la kapablojn de la publika sano kaj la laboron de sciencistoj.

Responde al ĉi tiuj proponoj - klarigis Mayda Mauri Pérez, unua vicprezidanto de la komerca grupo BioCubaFarma - la letero havas "la celon konigi la argumentojn, kiuj montras la kapablon kaj politikan volon de nia lando por alfronti la defiojn de la pandemio, precipe de la kondiĉoj truditaj al ni de la blokado de Usono.

Ŝi emfazis, ke la teksto estos disponebla en elektronika formato por ke sciencistoj, profesiuloj kaj teknikistoj, ĉu el la kuba scienca sektoro, ĉu el aliaj institucioj en la lando, havu la ŝancon subskribi la leteron.

Doktoro pri sciencoj Agustín Lage Dávila, konsilanto de la prezidanto de BioCubaFarma, memorigis la atingojn de scienco en la kampo de vakcinado dum la lastaj 60 jaroj, precipe tiujn atingitajn en nur jaro kaj duono de alfrontiĝo kun la Kovim-19, inter kiuj la kvin vakcinaj kandidatoj akiritaj elstaras (unu ja aprobita vakcino) kaj la fakto, ke hodiaŭ la lando gvidas la indekson de intenseco de vakcino en la mondo.

"La maniero estas kunlaboro, ne la bombado de mensogoj, kiujn ni frontas en la lastaj tagoj," diris Agustín Lage, esprimante, ke Kubo subtenas malferman pozicion por kunlabori kun Usono en sciencaj aferoj.


Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up