NATO deplojos 37 mil soldatojn ĉe landlimo inter Rusio kaj Ukrainio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-07 12:26:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruselo, apr 7 (RHK) La milita alianco de la nordatlantiko NATO, antaŭvidas dismeti 37 mil soldatojn en la orienta landlimo de Ukrainio kun Rusio, meze de la krizo okazanta inter ambaŭ landoj en la duoninsulo de Krimeo.

Laŭ informas portalo aviada Avia.pro, la ukraina flanko havas la intencon pliigi la streĉitecon ĉe la landlimo kun Krimeo pere grava lokiĝo de taĉmentoj de Nato.

La raporto sciigs ke la stabo de Nato intencas meti 20 mil soldatojn usonajn kaj la ceterajn 17 mil estos de diversaj membrolandoj de la milita organizo.

La menciita retejo, kiu citas alian informfonton nomatan Soha, skribis ke “laŭ funkciuloj ukrainaj, laŭ la evoluo de la bataloj inter Ukrainio kaj Rusio, la duoninsulo de Krimeo fariĝos la unuan celon de Nato pro transiri la landlimon kun Rusio”.

La retejo atentigas pri ebla konfrontiĝo milita je granda skalo, tial ke Nato lokas siajn soldatojn proksime de la landlimo kadre militaj ekzercoj “defendi Eŭropon 2021” kaj Rusio, siaflanke, ankaŭ estas sendanta siajn trupojn al la citita landlima zono kun Ukrainio.

La raporto konkludas per opinioj de kelkaj spertuloj, kiuj konsideras la eblecon ke kadre de la militaj manovroj de Nato, la ukrainaj fortoj lanĉo ofensivon kontraŭ la sendependistoj en la oriento de la teritorio, kie estis proklamitaj la popolaj respublikoj de Donetsk kaj Lugansk.

La rilatoj inter Moskvo kaj Kievo detruiĝis kiam la duoninsulo de Krimeo reaniĝis al Rusio post referendumo en marto de 2014. Pli ol 96% de la krimeoj voĉdonis favore al la reaniĝo al la rusa federacio.


fonto: HispanTV
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up