Etecsa kaj franca firmao deplojos submaran kablon inter Martiniko kaj Cienfuegos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-07 16:30:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 7 (RHK) La Kuba Telekomunika Kompanio SA (Etecsa) raportis ĉi-merkredon, ke ĝi subskribis interkonsenton kun la franca kompanio Orange SA por pligrandigi kaj diversigi siajn internaciajn kapablojn per la disfaldiĝo de optika fibro-submara kablo inter Martiniko kaj la provinco de Cienfuegos centrosude de Kubo.

La celo de la submara kablosistemo estas apogi la internacian vastiĝon de ETECSA spite al kreskanta postulo je retkonekto kaj larĝbando.

Ĝi estos deplojita fare de Orange Marine, filio de Orange.

La fizika strukturo de la submara kablo estos preta en 2023 kaj donos al la lando novan itineron por internaciaj servoj, kiuj geografie diversigos la nunan konekteblecon.

La starigo de la kablo permesos –laŭ la ekonomiaj eblecoj de la lando– plu  vastigi internacian konekteblecon.

La projekto estas sub evoluo kaj ĉiuj permesiloj por ĝia deplojo estis donitaj.


Fonto: Etecsa

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up