Avertas OMS pri kresko de kontaĝoj de Kovim-19 en Afriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-19 11:27:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 19 (RHK) La regiona direktoro por Afriko de la Monda Organizaĵo pri Sano (OMS), Matshidiso Moeti, avertis, ke "la rapideco kaj amplekso de la tria ondo de Kovim-19 en Afriko malsimilas al ĉio, kion ni vidis antaŭe."

Laŭ la ĝenerala direktoro de la OMS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, "en Afriko la mortoj kreskis je 80% dum la lastaj kvar semajnoj", rimarkante, ke "multe de ĉi tiu pliigo estas pelata de la tre transdonebla Delta-varianto".

Siaflanke, la estro de la OMS pri Enkonduko al Vakcinoj, Phionah Atuhebwe, raportis, ke "la tria ondo de la pandemio Kovim-19 en Afriko ankoraŭ furiozas."

Li ankaŭ rimarkis, ke "post iometa falo pasintsemajne, kazoj pliiĝas denove, kreskante je 19%  ĝis preskaŭ pli ol 278.000 en ĉi tiu lasta semajno", en regiono, kiu ekde la komenco de la pandemio kalkuliĝis pli ol 7,3 milionoj da kazoj. 

Laŭ Atuhebwe, mortoj en la regiono atingis rekordon en la lasta semajno, kun pli ol 6.400 mortoj raportitaj. Ĝis nun pli ol 185.000 mortoj pro Kovim-19 estis registritaj en Afriko. "Niaj koroj iras al ĉiuj, kiuj perdis amaton," li emfazis.


Fonto: OMS
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up