Kovim-19: kresko en Havano, Matanzas kaj Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-27 09:21:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido de la portempa laborgrupo fronte al  la Kovim-19

Havano, apr 27 (RHK) La situacio de la Kovim-19 en la insulo estis analizita en kunsido de la portempa laborgrupo de la registaro por prevento kaj kontrolo de la pandemio, kiu konstatis la kreskon de kazoj en naŭ provincoj kun Havano, Matanzas kaj Santiago de Kubo ĉekape. 

La unua sekretario de la komunista partio kaj prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, kaj la ĉefministro Manuel Marrero, gvidis la kunsidon kie oni interŝanĝis pri la situacio kun aŭtoritatuloj de kelkaj teritorioj per videokonferencoj.

La guberniestro de Havano, Reinaldo García, informis pri la kreado de pliaj kapacitoj en la sancentroj, kaj pri la analizo por aldoni pliajn litojn en tiuj samaj lokoj.

Li informis pri agadoj cele altigi la riskopercepton de la loĝantaro, inkluzive pliigo de informoj al la loĝantaro en lokoj de alta koncentriĝo de personoj. Li informis pri la pozitiva fortigo de la intensivaj unuoj per specialistoj de aliaj provincoj.

La ĉefministro, Manuel Marrero, insistis pri la intensigo en la atento al la medicina personaro, kiu laboras en la ruĝaj zonoj, tial ke ili estas personoj kiuj “forte batalas”, kaj oni devas ilin vigligi, stimuli, ĉar oni ne devas lasi spacon al laciĝo, li asertis.

En la videokonferenco, prezidita de Díaz-Canel ankaŭ raportis la provinco Matanzas, kun retroiro en la kontrolo de la pandemio; ankaŭ aliaj provincoj kiel Sancti Spiritus en la centro kaj Granma en la oriento; ĉi-lastaj montras progreson en la kontrolo de la pandemio, laŭ raporto prezentita de la ministro pri publika sano, José Ángel Portal.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up