Kuba prezidento avertas pri riska percepto fronte al Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-13 13:44:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri publika sano, dro. José Ángel Portal dum kunsido pri Kovim-19. Foto: PL

Havano, jul 13 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, atentigis la aŭtoritatojn de la Ministerio pri Publika Sano (MINSAP) pri la bezono preni rimedojn por plifortigi la percepton de risko de la loĝantaro fronte al Kovim-19.

En sia tvitera konto, li urĝis ne esti tro memfida, kvankam la ciferoj restas malaltaj, kompare kun la mondo kaj tio, kio estis spertita en la kariba nacio en la somero de 2021.

Dum renkontiĝo kun fakuloj de la MINSAP, la kuba prezidento eksciis, ke eŭropaj kaj amerikaj landoj spertas novan ondon de SARS-CoV-2-infektoj, malgraŭ la niveloj de akcela vakcinado.

Li ankaŭ eksciis, ke post  infana vakcinado en Kubo, neniu kuba infano mortis pro la pandemio.

Tiusence, la kuracistino de la Instituto de Tropika Medicino Pedro Kourí, María Eugenia Toledo, ĉefa esploristo de Soberana, esprimis, ke post rigora studo eblis determini, ke la efikeco de la vakcino en la antaŭzorgo de simptoma malsano ĉe infanoj de du ĝis kvin jaroj, dum la ondo de Omicron en Kubo,  estis 90,1%.

Dume, la dekano de la Fakultato de Matematiko kaj Komputado de la Universitato de Havano, Raúl Guinovart Díaz raportis, ke la provincoj Havano, Mayabeque, Matanzas kaj la speciala municipo de Insulo de la Juventud "havis iomete plialtiĝon de pozitivaj kazoj, precipe; la ĉefurbo de la nacio kiu amasigas 115 en la lastaj sep tagoj.

Fronte al tia konduto, la ĉefministro, Manuel Marrero, insistis en la kunveno de la Provizora Grupo de la Registaro por alfronti la pandemion, ke homoj libervole elektas la uzon de la sanitara masko pro ĝia efikeco fronte al  la ebleco de pliiĝo de pozitivaj kazoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up