Kreskas nombro da civiluloj mortintaj pro aera atako de usono kontraŭ supozata bomb-aŭto en Kabulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-30 13:28:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kabulo, aŭg 30 (RHK) La nombro da civiluloj mortintaj dimanĉe post la usona aviadila atako kontraŭ bomb-aŭto de la frakcio Islama Ŝtato en Kabul kreskis al 12, inkluzive ses infanojn, raportas korespondanto de Al Jazeera.

Parenco de iuj el la mortintoj klarigis al loka ĵurnalisto, kiu kunlaboras kun CNN, ke naŭ viktimoj - kune kun la ses neplenaĝuloj - estis membroj de familio, kaj ke ilia plej juna membro perdis sian vivon en la aĝo de du jaroj.

La usona militistaro insistas, ke la atako kontraŭ la veturilo evitis "baldaŭan" minacon al la flughaveno, sed agnoskas, ke ĝi povus kaŭzi "eblan perdon de senkulpaj vivoj." Proparolanto de la Centra Komando Bill Urban diris, ke la detruo de la bomb-aŭto kaŭzis "potencajn eksplodojn" pro la ĉeesto de "granda kvanto da eksplodaĵoj" interne.

Zamir Kabúlov, direktoro de la Dua Azia Departemento de la rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj, avertis ĉi-lunde, ke "la ebleco de novaj usonaj aeratakoj en Afganio ne povas esti ekskludita"  kaj rememoris, en deklaroj al la kanalo Rossiya 24, ke Moskvo atentigis  kaj al  Vaŝingtono kaj al la resto de NATO "pri  la minaco venanta ĝuste de la membroj de la islama ŝtato" en ripetitaj okazoj.

"Nun ili komencis kompreni, pri kio ni parolis. Ĉi tiu terorisma organizo reprezentas minacon antaŭ ĉio por Afganio mem kaj por la resto de la mondo," diris Kabulov.

Pasintsemajne la Islama Ŝtato Granda Korasa, la loka filio de IS, konfirmis sian respondecon  pri du eksplodoj en la ĉirkaŭaĵo de la Kabula flughaveno. Almenaŭ 169 homoj estis mortigitaj kaj dekoj vunditaj en la atako, farita de du memmortigaj bombistoj. Inter la viktimoj estis 13 forpasintaj usonaj soldatoj.

 

Fonto: RT



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up