Ondo de repudio pro la atako kontraŭ la kuba ambasado en Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-26 08:23:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Manifestaciantoj fronte al la kuba ambasadejo en Usono. Foto.PL

Havano, sep 26 (RHK) Kubanoj loĝantaj eksterlande kaj solidarecaj organizoj esprimis sian fortan kondamnon de la lastatempe farita per incendia aparato kontraŭ la Havana ambasadejo en Vaŝingtono.

La atako, farita la 24-an de septembro per du molotovaj kokteloj, sekvis tiun faritan en aprilo 2020, kiam individuo pafis sturmpafilon al tiu diplomatia legacio, kaŭzante materialan damaĝon al la konstruaĵo.

Kiel tiuokaze, samlandanoj kaj membroj de asocioj de eksterlandanoj kiuj studis en Kubo, rifuzis la okazaĵon kaj kritikis la senpunecon, kun kiu okazas ĉi tiuj atakoj en la ĉefurbo de Usono.

Solidarecaj mesaĝoj estis senditaj de registaroj de pluraj nacioj, kaj ankaŭ de grupoj, politikaj partioj kaj personecoj el Latin-Ameriko kaj aliaj regionoj, kiel tiuj senditaj el landoj kiel Meksiko, Hispanio, Kipro kaj Sirio.

En Usono ĉi-lunde reprezentantoj de organizaĵoj solidarecaj kun Kubo alvokis al  kompens-ago antaŭ la atakita diplomatia sidejo, kie ili demetis florojn kaj postulis ĉesigon de tiuj atakoj kaj ĉesigon de terorismo kontraŭ la insulo.

Aktivuloj de la Nacia Reto de Solidareco kun Kubo, la organizo La Popola Forumo, la Kultura Asocio José Martí, kaj la movado NEMO (Ne al la Blokado) interalie postulis ĉesigon de tiuj perfortaj agoj.

Tiuj manifestaciantoj emfazis la ironion, ke dum Kubo estas maljuste inkluzivita en la unuflanka listo de teroristaj landoj de la Ŝtata Departemento, tiaspecaj agoj estas faritaj sur usona grundo kontraŭ la ambasadejo kaj diplomatia personaro de la antila nacio.

Denuncante la atakon la antaŭan tagon, la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, deklaris, ke tio estas ago de perforto kaj senpoveco, kiu povis kosti valorajn vivojn, kaj postulis agadon de la nordamerikaj aŭtoritatoj.

Same, la eksterafera ministro Bruno Rodríguez certigis, ke kontraŭkubaj grupoj agas  per terorismo ĉar ili restas senpunaj, pri kio Kubo plurfoje atentigis usonajn aŭtoritatojn.

Laŭ oficialaj datumoj, almenaŭ 581 agoj de ŝtata terorismo okazis kontraŭ kubaj diplomatiaj reprezentantaroj ekde la triumfo de la Revolucio en januaro 1959.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up