Antonio Guterres postulas agadon por protekti vundeblajn migrantojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-30 18:37:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj, maj 30 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, alvokis fari multon pli por rompi la jugon de kontrabandistoj kaj pli bone protekti migrantojn en vundeblaj situacioj, precipe virinojn kaj knabinojn.

Per sia oficiala Tviter-konto, la plej alta reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj esprimis, ke nereguligita migrado estas kruela regno de homtrafikantoj kaj havas teruran koston.

Lastatempe, la ĉefstabejo de UN en Novjorko gastigis la Internacian Forumon pri Migrad-Revizio por antaŭenigi kaj revizii la politikojn adoptitajn de la diversaj landoj en ĉi tiu areo.

En tiu kunveno, okazinta la 19-an de majo, Guterres postulis konkretan agadon por ĉesigi la negocon de homa trafiko.

Tial, li emfazis, urĝas daŭre efektivigi la Tutmondan Pakton por Sekura, Orda kaj Regula Migrado kun la subteno de la membrolandoj de UN.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up