Prezidanto Díaz-Canel vizitas vundeblajn komunumojn en la kuba provinco Sancti Spíritus

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-21 10:49:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel en Sancti Spiritus

Havano, jan 21 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, ĉi-ĵaŭde travojaĝis la kvartalon Agramonte, unu el la 43 vundeblaj komunumoj de Sancti Spíritus, en kiuj okazas transformoj, kadre de la ampleksa vizito de la Sekretariejo al tiu centra provinco.

Kiel klarigis la ankaŭ Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, en dialogo kun la najbaroj, de tri jaroj la vojaĝoj de la Konsilio de Ministroj al la provincoj estas sistemigitaj: du estis faritaj al Sancti Spíritus. Sed ĉi-foje temas pri la Partio, ampleksa vizito "per kiu ni savas tiun laborsistemon, kiu ebligas al ni interligiĝi kun la loĝantaro, vidi tion, kio estas farita, la zorgoj kiuj ekzistas kaj kiel ni subtenas la administradon de la registaro".

Kion ni faras en la komunumoj, li klarigis, ne estas intervenoj,  estas transformoj. Neniu venas por diri kion fari, ni komencas de la proponoj de la najbaroj, por decidi inter tiom da amasigitaj problemoj, pri kiuj ni unue laboros. La ŝtataj estaĵoj, la publikaj entoj de la komunumo, li ripetis, devas ludi la rolon, kiu apartenas al ili.

Díaz-Canel petis la najbarojn fari popolan kontrolon, “ke vi regu ĉion, kio estis proponita kaj pri kio estas prilaborata, por ke la malmultaj rimedoj, kiujn ni havas, estu bone uzataj, por ke ne estu distraĵoj, por ke ni beligu  la komunumon".

Se ni ĉiuj partoprenos, emfazis la Unua Sekretario,ni rimarkos, ke ni povas konstrui socialismon el la komunumo kaj ke por ni la vivo povas ŝanĝiĝi, ĝi povas pliboniĝi, kaj ke do ni ĉiuj havas spacon por disvolvi niajn projektojn de vivo en la socio, kiun ni volas defendi”.


Fonto:  Prezidantec-retejo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up