Komenciĝas funebra ceremonio de la Reĝino Isabel II-a

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-09 08:18:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Komenciĝas funebra ceremonio de la Reĝino Isabel II-a

Londono, sep 9 (RHK) Kanonaj salutoj, parolado de la nova reĝo Karlo la 3-a kaj sonoriloj markas ĉi tiun vendredon la komencon de la entombigo de la reĝino Elizabeta la 2-a en Britio kaj aliaj landoj de la Brita Komunumo.

Konforme al la reĝa protokolo, la monarko kaj lia edzino Camila, kiuj portos la titolon de edzinreĝino, vojaĝas al Londono ĉi-vendrede el la kastelo de Balmoral, Skotlando, kie la reĝino mortis la antaŭan tagon en la aĝo de 96 jaroj.

Post kiam en Palaco Buckingham, la reĝo ricevos ĉefministron Liz Truss en spektantaro,  tiam alparolos la nacion per televido en sia nova kapablo kiel ŝtatestro.

La Brita Parlamento kunvenos nur por aprobi mesaĝon de kondolenco kaj omaĝi al la reĝino, dum la Registaro konfirmos la plilongigon de la nacia funebro, kaj nur atentos al urĝaj aferoj dum proksimume 10 tagoj, kiujn daŭros la entombigoj.

Tagmeze sonoros la sonoriloj de Abatejo Westminster, Katedralo Sankta Paŭlo kaj tiuj de Kastelo Windsor omaĝe al la reĝino, kaj unu horon poste estos pafitaj artileriaj salvoj en Londono kaj aliaj urboj de la lando.

De kiam la reĝa domo anoncis hieraŭ, ke la reĝino estas sub kuracista superrigardo, miloj da homoj komencis kolektiĝi antaŭ la Palaco Buckingham, la Kastelo Windsor kaj Balmoral por omaĝi al la monarkino, kiun Truss laŭdis hieraŭ nokte kiel "la roko sur kiu la moderna. Unuiĝinta Reĝlando estis konstruita.

La funebro pro la morto de Elizabeta la 2-a etendiĝas ankaŭ al la 14 transmaraj dependencaĵoj kaj iamaj kolonioj kie la okupanto de la brita trono ankoraŭ okupas la postenon de ŝtatestro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up