Kun la ĉeesto de la kuba prezidento okazis tradicia ceremonio por la datreveno de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-16 09:43:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento en la tradicia arborondiro en La Templete

Havano, nov 16 (RHK) Elvoke al  la eterna historiisto kaj doktoro en Historiaj Sciencoj Eusebio Leal Spengler, la  kuba prezidento Miguel Díaz-Canel  partoprenis en la senvualigo de plakedo ĝuste sur benko, kie la amanto de la kuba ĉefurbo foje sidiĝis por ripozi meze de la taglaboro.

Díaz-Canel  senvualigis  la  statuon je natura alto faritan de la fama kuba skulptisto José Villa Soberón kaj situanta en la portaloj de la iama Palaco de la Ĝeneralaj Kapitanoj, kie la Oficejo de la Historiisto loĝis dum multaj jaroj.

La kopifiguro similas la trankvilan promenadon de Leal kun la solidareca, amika kaj respektema gesto, kiu ĉiam karakterizis lin dum pli ol duonjarcento tra ĉi tiuj stratoj kaj kvartaloj de humilaj homoj de la Historia Centro de la Mirinda Urbo.

La prezidento akompanis la pilgrimadon de la Placo de Armiloj ĝis La Templeto, rita ago kiu, ĉiujare, kunvenigas la havananojn ĉirkaŭ la sankta ceibo kaj la fundamenta loko, kie estis celebrita la unua meso kaj ekestis la unua urbestraro.

Dum la ceremonio, la adjunkta urbohistoriisto, Dro. Félix Julio Alfonso asertis, ke Leal havis multon por fari kaj emfazis, ke "lia ekzemplo de dediĉo al la laboro de restarigo de Malnova Havano devus esti fonto de inspiro por tiuj el ni, kiuj havas la feliĉon kaj engaĝiĝon daŭrigi, de fideleco kaj respekto, tiu kolosan taskon”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up