Meksika ĵurnalo denuncas malobservojn de homaj rajtoj en la usona bazo en Guantanamo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-31 08:41:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksikurbo, okt 31 (RHK) La meksika ĵurnalo La Jornada publikigis ĉefartikolon sub la titolo "Guantánamo: du jardekoj da abomenaĵoj", kie ĝi elmontras kelkajn el la barbaraĵoj de tiu usona tortur-centro ĉe la mararmea bazo de Guantánamo, kuba teritorio uzurpita kaj reklamaciata de la insulo.

La artikolo estas alportita de la anonco de la Departemento pri Defendo en Vaŝingtono kaj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en Islamabado pri la liberigo de la pakistana civitano Sifullah Paracha, 75-jara, kiu dum 17 jaroj estis tenita en tiu koncentrejo.

La ĵus liberigita viro estis komercisto, li vivis en Usono kaj estis kidnapita en 2003 en Tajlando pro suspekto, ke li servis kiel "faciligilo" por la fundamentisma organizo Al-Kaida, ĉar li du jarojn antaŭe li helpis en financa transakcio du akuzitojn pri konspiro en la atakoj en la lando de la 11-a de septembro en Novjorko kaj Vaŝingtono.

Ekde 2004 li restis malliberigita en Guantánamo sen iu ajn aŭtoritato de la najbara potenco prezentanta akuzojn kontraŭ li. Kvankam lia liberigo estis aprobita en majo de la pasinta jaro, nur hieraŭ li sukcesis esti liberigita, post kiam la Departemento pri Defendo sciigis, ke la pakistanano "ne estas minaco".

La kazo Paracha, diras La Jornada, estas emblema de la delikto, kiun reprezentas la malliberejo de Guantanamo por laŭleĝeco kaj homaj rajtoj.

Konforme al leĝoj aprobitaj dum la registaro de George W. Bush (2000-2008), Usono agnoskas neniujn rajtojn al tiuj, kiujn ĝi konsideras "malamikaj batalantoj", eĉ ne tiujn, kiujn la Ĝeneva Konvencio donas al militkaptitoj, kaj povas konservi ilin en Guantanamo senfine, submeti ilin al torturo kaj malhoma kaj degradanta traktado.

Nuntempe, ĉirkaŭ kvardek homoj restas en la koncentrejo, kio konsistigas por ĉiuj juraj celoj longedaŭran kaj malhoman amasan kidnapon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up