Indiĝena movado de Ekvadoro analizos agojn kontraŭ Lasso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-09 08:43:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kito, feb 9 (RHK) La indiĝena movado de Ekvadoro anoncis por la 18-a de februaro la kunvenon, en kiu ili difinos la agojn fronte al la politika krizo, kiun la lando spertas hodiaŭ kun la malvenko de la registaro de la prezidento Guillermo Lasso en la referendumo.

La prezidanto de la Konfederacio de Indiĝenaj Naciecoj de Ekvadoro (Conaie), Leonidas Iza, malakceptis la postulon de la prezidento por interkonsento post sia malsukceso en la referendumo.

Iza memoris, ke ili jam parolis kun la Ekzekutivo post la historia striko en junio kaj ĝis nun la administracio ne plenumis siajn promesojn, kiuj estis registritaj en dokumento.

Ni revenos al neniu spaco, li aldonis kaj priskribis kiel triumfon por ekvadoranoj la venkon de la Ne en la konsulta procezo pasintdimanĉe, kiam la civitanoj amase voĉdonis kontraŭ la ok demandoj proponitaj de la Registaro.

La gvidanto de Conaie postulis, ke la Nacia Voĉdona Konsilio (CNE) respektu la rezultojn de la popola volo esprimita ĉe la balotoj, responde al la revizio de miloj da protokoloj de la referendumo.

La CNE asertis, ke la kompleta ekzamenado povas daŭri ĝis 10 tagojn post la fino de la elektoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up