Franca deputito petas antaŭenigi de EU agojn kontraŭ blokado trudata al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-11 08:08:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Deputito franca Francois Michel Lambert

Parizo, jan 11 (RHK) Deputito François-Michel Lambert instigis la francan registaron pliigi premon de sia turnanta prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) kontraŭ la usona blokado trudita al Kubo, politiko kiun ĝi malakceptis.

Interparolante kun Prensa Latina, la media parlamentano konsideris, ke krom tuŝi la insulajn loĝantojn kaj kaŭzi al ili gravajn malfacilaĵojn, la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Vaŝingtono trafas eŭropajn interesojn per sia eksterteritoria atingo.

Raporto de mia samideano Raphael Gauvain taksas, ke nur Francio perdis 30 miliardojn da eŭroj kiel rezulto de eksterteritoriaj sankcioj aplikitaj de Usono al aliaj landoj, do ni devas agi, li emfazis rilate al la prezidanteco de la Konsilio de EU sub gvido  de Parizo ekde la 1-an de januaro por periodo de ses monatoj.

Por Lambert, urĝas la efika protekto de la interesoj de eŭropaj entreprenoj kaj civitanoj kontraŭ pozicioj kiel la blokado al Kubo.

Ne estas akcepteble, ke EU daŭre montru submetiĝon al Usono, kiu per sia politiko kaŭzas perdojn pro la altrudo de monpunoj kaj negocoj, kiuj ne povas  esti efektivigitaj, li avertis.

La prezidanto de la Franca-Kuba Amikeca Grupo de la Nacia Asembleo insistis, ke la nuna pandemio  ratifas la bezonon malakcepti kaj ĉesigi la blokadon truditan al la plej granda el Antiloj dum ses jardekoj.

Fonto: PL

 



Komentarioj

  • Javier Ramos's gravatar
    Javier Ramos
    11/01/2022 08:39 pm

    Dankon pro la interesa artikolo!


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up