Rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov plenumos oficialan tagordon en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-19 09:31:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 19 (RHK) La rusa ministro pri eksteraj aferoj, Sergej Lavrov, komencas hodiaŭ dutagan oficialan viziton al Kubo, fokusita al antaŭenigo de politika, ekonomia, eduka kaj kultura kunlaboro.

Post turneoj en Brazilo kaj Venezuelo kun similaj celoj, dum turneo kiu inkluzivas ankaŭ Nikaragvon, la ĉefajn aliancanojn de la eŭrazia nacio en la regiono, la ministro pri eksteraj aferoj dialogos kun sia ekvivalento el la kariba lando, Bruno Rodríguez.

Nuntempe, Moskvo estas unu el la plej bonaj 10 komercaj partneroj de la insulo, kaj ambaŭ tenas rilatojn difinitajn kiel strategiajn kaj de alta prioritato, bazitajn sur historiaj ligoj de amikeco kaj politika dialogo celanta antaŭenigi kunlaboron en ĉiuj sferoj.

Tiuj duflankaj ligoj havas specialan signifon por la Plano pri Ekonomia-Socia Disvolvado de Kubo ĝis 2030, en sektoroj kiuj ankaŭ estas signifaj por rusaj entreprenoj kun ĉeesto, ĉefe, en la energi- kaj industria sektoroj.

Elstaras ankaŭ la Kuba-Rusa Interregistara Komisiono por ekonomia-komerca kaj scienc-teknika kunlaboro, esenca mekanismo en la atento kaj realigo de komunaj projektoj kaj la konkretiĝo de la volo pligrandigi la ĉeeston de investantoj sur la insulo.

Simile, Havano senĉese esprimas sian dankon pro la voĉdono de Moskvo favore al la rezolucio prezentita ĉiujare antaŭ la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu postulas la finon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono.

Ĝi ankaŭ rekonas la kontribuojn de Rusio en la lastaj tempoj, inkluzive de la sendo de provizoj ekde aŭgusto 2021, kio permesis la efikan batalon kontraŭ la pandemio de Kovim-19, kaj la donacon la pasintan februaron de 25 000 tunoj da tritika faruno.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up